18n de novembro 2010

Ankaŭ hodiaŭ mi vizitis DuaVivon, ĉar mi esperis renkonti mian japanan amikon. Mi uzis alian ludilon (DV2) kaj eble tial mi povis fine vidi mian avataron. Kiam mi venis, estis unu esperantisto kun neesperanta amikino. Bedaŭrinde ili ne povis esti pli longe kaj devis forlasi DVon. Nu, mi denove estis sola. 
Mi iris al lernejo kaj rigardis tabulojn, kiuj restis post lasta leciono, kaj poste mi ankaŭ devis foriri. Reala vivo vokis min.