La 27n de novembro, 2010.

En Dua Vivo estas diversaj lokoj, belaj kaj malbelaj, interesaj kaj tute malinteresaj. Mi ŝategas belajn lokojn, kiuj aspektas kiel realaj. Hodiaŭ mi vizitis vendejon Awesome Blossom, kiu plaĉis al mi. Ĝi situas en bela ĉirkaŭaĵo, do mi promenis kun plezuro. Mia plezuro estus pli granda, se ne estus tiom da atendotempoj (angle 'lag'). Bedaŭrinde mia komputilo ne ĉiam sukcesas je tiuj situacioj.
Awesome Blossom - http://slurl.com/secondlife/Hide%20and%20Seek/52/145/24