Photos and Videos by @Esperantino
-
Timeline
-
Gallery
Sway's
En Sway's mi trovis fotokabinon, kiu havas kelkajn ŝanĝeblajn pozojn kaj fonojn. Danke al tio oni povas fari interesajn fotojn.
Krom tio ĉirkaŭaĵo estas promeninda.
Sway's - http://slurl.com/secondlife/SwayLand/164/165/21
- 381 days ago via site
0
Roche
Roche ekplaĉis al mi. La loko aspektas tute kutime, sed estis bone farita laŭ mi. Iom romantika.
Oni povas pruntepreni biciklon kaj biciklumi tra la loko. Mi rekomendas viziti la lokon. :)
Roche - http://slurl.com/secondlife/ROCHE/55/176/23
- 385 days ago via site
0
Dragonfly
Hodiaŭ (la 31an de januaro) mi vizitis Dragonfly, belan lokon en Dua Vivo.
Kompreneble mi ne metis ĉiujn fotojn el la loko, sed mi opinias, ke la loko estas vizitinda. :)
Dragonfly - http://slurl.com/secondlife/Dragonfly/142/131/24
- 388 days ago via site
0
La 29an de januaro, 2011
Jes, mi ŝanĝis avataron kaj nun ĝi estas plenkreska. :)
- 390 days ago via site
0
La 8an de decembro, 2010.
Hodiaŭ mi trovis en EL mian amikon, kiun mi delonge ne vidis. Estis agrable paroli kune. Amiko, kiam mi rigardas vian somere vestitan avataron, mi frostiĝas pli....
- 442 days ago via site
0
La 30n de novembro, 2010.
Hodiaŭ mi decidis fari ordon en mia profilo en folio PICKS. Estas vendejoj, kiu faras donacojn pro aldono lian lokon al la ŝatataj lokoj (PICKS) en via profilo. Mi kontrolis miajn. Nu, kelkaj lokoj jam ne ekzistis, kelkaj ŝanĝiĝis kaj jam ne faris donacojn al "Picks-membroj", sed kejkaj restis kaj havas novajn donacojn. Mi kompreneble prenis ilin. :)
Ve, mi tute forgesis pri la hodiaŭa leciono!
Ĉe la foto estas vendejo Dutchie http://slurl.com/secondlife/Dutchie%20furniture/105/104/22 Bela estas ĉirkaŭaĵo tie.
- 450 days ago via site
0
Nordari
Mi vizitis hodiaŭ belan, vintran lokon - Nordari. Se vi ŝatas vintron aŭ sopiras ĝin, tiam devu nepre viziti Nordari-on, ĉar mi opinias, ke vintroŝatantoj ĝuos la lokon.
Mi denove frostiĝis antaŭ mia komputilo....brrr :)
Nordari http://slurl.com/secondlife/Lusiadas/157/135/21
- 452 days ago via site
0
La 28n de novembro, 2010.
Esperanto-Lando iom ŝanĝiĝis. Aperis pli da neĝo kaj eĉ neĝa dometo. Sed mi plu preferas someron en El. :)
- 452 days ago via site
45
La 27n de novembro, 2010.
En Dua Vivo estas diversaj lokoj, belaj kaj malbelaj, interesaj kaj tute malinteresaj. Mi ŝategas belajn lokojn, kiuj aspektas kiel realaj. Hodiaŭ mi vizitis vendejon Awesome Blossom, kiu plaĉis al mi. Ĝi situas en bela ĉirkaŭaĵo, do mi promenis kun plezuro. Mia plezuro estus pli granda, se ne estus tiom da atendotempoj (angle 'lag'). Bedaŭrinde mia komputilo ne ĉiam sukcesas je tiuj situacioj.
Awesome Blossom - http://slurl.com/secondlife/Hide%20and%20Seek/52/145/24
- 453 days ago via site
35
La 26n de novembro, 2010.
Insulo, sur kiu estas Esperanto-Lando, situas en Second Norway kaj la insula posedanto vintrigis la teron. Sur la tero estas neĝo, sed kreskaĵoj plu estas verdaj. Ĉion aspektas strange. Mi preferas someron ankaŭ en DV. Nun, kiam mi venas al EL, mi frostiĝas antaŭ mia komputilo, brrrrr.....
- 454 days ago via site
0
La 24n de novembro, 2010.
Fine mi trovis mian japanan amikon en EL. :) Ni interparolis (voĉe) pri diversaj aferoj.
- 456 days ago via site
0
La 23n de novembro, 2010
Hieraŭ en Esperanto-Lando okazis interesa leciono. Bedaŭrinde Lariko ne povis veni, do la lecionon gvidis Dorina. Ni lernis pri diversaj vestaĵoj (viraj, virinaj) kaj ŝtofoj, el kiuj la vestaĵoj estas faritaj. Poste ni faris amuzajn taskojn. Tre plaĉis al mi la leciono.
- 456 days ago via site
30
22n de novembro 2010
Hodiaŭ vespere mi venis al DV kaj vizitis ELn (Esperanto-Landon). Kiel ofte, ankaŭ nun estis malplene. Sed post kelkaj minutoj skribis al mi mia amiko. Li demandis min, ĉu mi estas en EL kaj baldaŭ venis al mi. Mia malnova amiko havis novan aspekton :) Ni sidis kaj babilis iomete. Bedaŭrinde baldaŭ li devis forlasi min. Mi denove estis sola...
- 458 days ago via site
0
19n de novembro 2010
Hodiaŭ mi volis vidi kio estas en la loko, kie estis antaŭe Verda Babilejo. Kiel eble vi scias, posedantoj de VB jam ne havis sufiĉan tempon por ludi en Dua Vivo kaj ili bedaŭrinde decidis likvidi VerdaBabilejon.
Nun sur ĉi tiu loko estas aŭtuna herbaro kun arbo.
- 461 days ago via site
0
18n de novembro 2010
Ankaŭ hodiaŭ mi vizitis DuaVivon, ĉar mi esperis renkonti mian japanan amikon. Mi uzis alian ludilon (DV2) kaj eble tial mi povis fine vidi mian avataron. Kiam mi venis, estis unu esperantisto kun neesperanta amikino. Bedaŭrinde ili ne povis esti pli longe kaj devis forlasi DVon. Nu, mi denove estis sola.
Mi iris al lernejo kaj rigardis tabulojn, kiuj restis post lasta leciono, kaj poste mi ankaŭ devis foriri. Reala vivo vokis min.
- 462 days ago via site
0
Jes, estas mi en DV. :) Lastatempe mi tiamaniere vidas min (kaj kelkaj aliaj homoj ankaŭ).
- 463 days ago via site
40
17n de novembro 2010
Post longa malĉeesto, mi venis hodiaŭ al Esperanto-Lando (Dua Vivo). Mi pensis deĵori iom, sed poste mi forlasis ĉi tiun ideon. Post kelkaj minutoj venis alia esperantisto, kiun mi antaŭe ne konis. Ni iomete babilis, kaj poste mi denove estis sola.
- 463 days ago via site
0
21n de septembro 2010
Vespere DuaVivon vizitis norvega loka E-grupo, kiuj volis rigardi Esperanto-Landon. Mi venis saluti ilin kaj paroli. Estis ankaŭ du aliaj amikoj. Post ilia foriro mi kaj mia norvega amikino vizitis VerdaBabilejon. Pro tio, ke ĝi jam ne plu ekzistos, ŝi faris kelkajn fotojn por arkivaĵo. :)
- 520 days ago via site
30
Fight for the Net
Twitpic supports an Open Internet. Join us in the fight against legislation like SOPA and PIPA.
